Charles Baudelaire
LA ALBATRO

Kelkfoje, por amuzo, ŝipanoj kapt-akiras
albatrojn, ĉi grandegajn ventbirdojn de la mar',
kiuj, indiferentaj vojaĝkunuloj, iras
post ŝip' glitanta super amara abismar'.

Apenaŭ ili estas metitaj ŝipoplanke,
ĉi reĝoj de l' lazuro, mallerte kaj kun ĝen',
grandajn flugilojn blankajn jen trenas ambaŭflanke,
kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

Ĉi vojaĝant' flugila inerte nun hezitas.
Ĵus nura bel', kaj nune: malbel' komika jam.
Jen, iu ĝian bekon per kurba pip' incitas,
alia ĝin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de l' nuboj,
kiu la ŝtormon ĝuas, kaj ridas je l' pafant',
kaj kiun, tere, sube, ĉe mokrideg' de buboj,
malhelpas iri ĝiaj flugiloj de gigant'.